La oficiala organizanto de Polyglot Gathering 2017 estas E@I, neprofitcela organizo bazita en Slovakio, kiu kunordigas diversajn lingvolernajn projektojn (interalie lingvo.info, slovake.eu, lernu.net, deutsch.info, mluvtecesky.net, russky.info). La ĉefaj organizantoj estas jenaj:

Lýdia Machová: ĉeforganizanto

Lýdia estas profesia interpretistino kaj lingvomentorino el Slovakio. Kiel memlernanto, kiu lernas novan lingvon ĉiun duan jaron, ŝi kredas, ke la sekreto de lingvolernado estas trovi la ĝustan (por vi) metodon kaj konservi ĝin sufiĉe longe en sistema maniero. Kiel lingvomentorino ĉe www.jazykovymentoring.sk, ŝi konsilas al homoj fari ĝuste tion. Ŝi nuntempe scipovas 9 lingvojn (slovakan, ĉeĥan, anglan, germanan, hispanan, polan, francan, Esperanton, rusan laŭ ordo de lernado).

Retadreso: lydia.machova@polyglotbratislava.com

Peter Baláž: ĉeforganizanto

Peter Baláž, ankaŭ konata kiel Petro en Esperantujo, estas esperantisto, eldonisto kaj editoro; li estis elektita kiel la esperantisto de la jaro 2012. Petro loĝas en sia devenurbo Partizánske kaj parolas diversgrade slovake, ĉeĥe, germane, pole, ruse, angle kaj Esperante. Petro estas tre aktiva en la internacia Esperanta movado kaj edukaj projektoj, kaj en 2005 li fariĝis la kunordiganto de E@I. Li estas konata ankaŭ kiel organizanto de internaciaj eventoj (ĉefe sed ne nur Esperanto-aranĝoj). Li estas eksestrarano de Vikimedio Slovakio kaj, ekde septembro 2012, membro de ĝia revizia komitato. Li posedas la slovakan eldonejon Espero, fonditan en 2005, kiu ĉefe eldonas Esperantajn verkojn. Pliajn informojn vidu en Vikipedio.

Retadreso: peter.balaz@polyglotbratislava.com

Dorota Rodzianko: administrado kaj financoj

Dorota, 28-jaraĝa, estas el Pollando kaj nun vivas en Slovakio. Ŝi studis ekonomiko. Ekde 2010 ŝi organizas internaciajn eventojn en diversa eŭropaj urboj kaj landoj. Ekde 2012 ŝi ĉefe okupiĝas pri administrado de partoprenantoj kaj financoj. Ŝi havas sperton pri organizado de eventoj kun 50 ĝis 300 partoprenantoj (ŝi partoprenis ankaŭ en organizado de tutmonda evento kun 1300 partoprenantoj).

Retadreso: dorota.rodzianko@polyglotbratislava.com

Matthieu Desplantes: retejo

Matthieu estas el Francio sed loĝas en Slovakio ekde oktobro 2013. Li studis komputikon dum kvin jaroj en Parizo kaj nun laboras kaj pri komputiloj, kaj pri lingvoj. Li parolas (diversgrade) france, Esperante, angle, slovake kaj ruse kaj havas bazan scion de kelkaj pliaj lingvoj. Li partoprenis en la organizado de pluraj internaciaj eventoj, plej multaj Esperantaj. Li ankaŭ blogas pri lingvoj.

Retadreso: matthieu.desplantes@polyglotbratislava.com

Dimitrios Polychronopoulos: sponsoroj

Dimitrios estas magistro pri internaciaj studoj kaj komerca administrado. Li loĝis en diversaj landoj: Grekio, Tajvano, Norvegio, Francio, Hispanio, Usono kaj Filipinoj. Li vojaĝis en pli ol 100 landoj, ĉiuj sep kontinentoj kaj parolas 14 lingvojn diversnivele. En Polyglot Gathering 2016 li lanĉis yozzi.com, retejon por homoj, kiuj volas praktiki verkadon en sia cellingvo, kiu celas fariĝi kiel Lang-8 por progresintaj lernantoj.

Retadreso: dimitrios.polychronopoulos@polyglotbratislava.com

Cesco Reale: prelegoj

Kiel scienckomunikisto, Cesco okupiĝas pri ludoj, lingvoj kaj matematiko, kreado de festivaloj, ekspozicioj kaj konferencoj. Li parolas pli ol 10 lingvojn, inkluzive de latino kaj Esperanto, kaj havas IFA-atestilon pri fonetiko. Li estas ankaŭ UN-reprezentanto por la Universala Esperanto-Asocio kaj la kreinto de Limbas, lingva seminario en Italio. Li havas ankaŭ YouTube-kanalon.

Retadreso: cesco.reale@polyglotbratislava.com

Miroslav Šedivý: kunordigado de volontuloj

Miro naskiĝis en Bratislavo, nur kelkajn kilometrojn de la Ferkurteno, kio ebligis al li kaŝe spekti desegnofilmojn en la aŭstra televido kaj li kredis, ke la tuta mondo malantaŭ la barilo parolas aŭstre. Hodiaŭ li daŭre ne parolas la aŭstran.

Retadreso: miroslav.sedivy@polyglotbratislava.com

Zuzana Dohnalová: loĝado, manĝoj kaj ekskursoj

Zuzana studis manaĝoradon en la Komenia Universitato de Bratislavo. Ŝi estas fondinto kaj manaĝoro de la kompanio Symsite Research, kiu de pli ol 20 jaroj portas ĉiutagajn ekonomiajn novaĵojn al eksterlandaj investantoj, kiuj komercas en Slovakio. Ŝi laboris kiel ĉefeditoro de la trimonata Business Operations Report Slovakia, publikigata de The Economist Group. Ŝi laboras kiel financa manaĝoro por la neprofitcela Centro por filantropio. Ŝi volontulas kiel interpretisto por la kristana seminario Patra koro. Ĝi estas patrino de kvar infanoj kaj ene de sia komunumo organizas familiajn tendarojn kaj verkas teatraĵojn por junulara teatro.

Retadreso: zuzana.dohnalova@polyglotbratislava.com

Polyglot Gathering 2017 en Bratislavo estas preparata kunlabore kun Judith Meyer kaj Chuck Smith, la iniciatintoj de la eventaro Polyglot Gathering kaj ĉeforganizantoj de la unuaj tri aranĝoj en Berlino.