Polyglot Gathering Online 2021

La Esperanta traduko estas 90% preta. Ĉiuj ĝisdataj informoj estas disponeblaj en la angla.
Enrete
20-a ĝis 23-a de majo 2021

Saluton! Ĉu vi aŭdis pri Polyglot Gathering?

Polyglot Gathering (aŭ Esperante: plurlingvula kunveno) estas la plej granda internacia evento por poliglotoj kaj lingvemuloj, organizata ĉiujare fine de majo. Ĉi tiu bonega evento estas plena de fascinaj prelegoj, riĉaj kulturaj prezentoj kaj amuza socia programo. Kaj la plej bona afero? Ĉio temas pri lingvoj!

Dum la aranĝo, la partoprenantoj kundividas sian amon kaj plenumas sian pasion pri lingvoj kaj lingvoj, interŝanĝas konsilojn kaj spertojn, kaj, plej grave, uzas kaj ekzercas multajn lingvojn por diskuti, aŭskulti, lerni kaj amikumi. Lernantoj, instruistoj, ŝatantoj, komencantoj, profesiuloj, sciencistoj, edukistoj: Polyglot Gathering taŭgas por ĉiuj el ni! Ĉu vi pretas aliĝi al ni?

En 2021 Polyglot Gathering okazos enrete la duan fojon!

La unua Polyglot Gathering okazis en Berlino (Germanio) en 2014–2016 kaj poste en Bratislavo (Slovakio) en 2017–2019, kaj fine la aranĝo okazis enrete en 2020 pro la COVID-19-pandemio. Ĉi-jare vi povas denove antaŭĝoji pri Polyglot Gathering Online 2021, de la 20-a ĝis 23-a de majo 2021!

Momenton, ĉu tio signifas, ke Polyglot Gathering ne okazos en Teresin (Pollando) ĉi-jare?

Bedaŭrinde jes, la COVID-19-pandemio daŭre aktivas kaj ni ne volas riski la sekurecon de niaj partoprenantoj organizante tian grandan internacian eventon dum ĉi tiu malfacila periodo. Kvankam ni tre volus vidi vin ĉiujn vive, ni devos atendi ĝis la sekva jaro ĉar Polyglot Gathering en Teresin (Pollando) estas prokrastita al majo 2022.

Ĉu vi aliĝis al Polyglot Gathering 2020 en Pollando (antaŭ ol ĝi estis prokrastita) kaj ŝovis vian aliĝon al 2021? Vi estas bonŝanca! Ĝi ŝoviĝas al Polyglot Gathering 2022 kaj ankaŭ ebligas al vi partopreni en Polyglot Gathering Online 2021 sen aldona kosto. Kontrolu vian retpoŝton por pli da informoj.

Kion diris la partoprenantoj pasintjare?

Kion mi povas atendi el la ĉi-jara reta Polyglot Gathering?

Ni ĝojas, ke vi demandis! Ni scias, havi Polyglot Gathering sen eblo vidi aliajn lingvemulojn vive ne estas same. Sed ni scias, kiom grave estas por niaj partoprenantoj renkontiĝi ĉiujare kaj lerni unu de la aliaj, pro tio ni volas plivastigi nian pasintjaran eventon kaj igi Polyglot Gathering Online 2021 pakaĵo plena da unikaj enretaj lingvaj spertoj!

Fascinaj prelegoj

Pretiĝu por lasi vin inspiri de poliglotoj el la tuta mondo, kiuj kundividos siajn spertojn per vivaj prelegoj en multaj lingvoj pri granda diverseco de lingvaj temoj. Ĉu vi volas esplori profunde specifan lingvon aŭ ĉu vi volas ekscii pri malsamaj lingvolernaj metodoj, estos pli ol sufiĉe da mojosaj prelegoj, inter kiuj vi povos elekti.

Tuj post kiam finiĝos vivaj prelegoj, vi povos spekti ilin denove tiom multe, kiom vi volas, dum unu monato post la fino de Polyglot Gathering Online 2021. Mojose, ĉu ne?

Lingvaj ekzercejoj

Ĉu vi volas praktiki vian francan, germanan, indonezian aŭ svahilan? Ni havas tion, kion vi bezonas! La tre popularaj lingvaj ekzercejoj revenos dum la ĉi-jara Polyglot Gathering Online kaj vi povos praktiki vastan kaj viglan diversecon de lingvoj tra la tuta evento kun aliaj lingvemuloj. 1 lingvo, 1 horo, 1 ĉambro, simple elektu unu kaj eniru!

Diversa programo

Krom prelegoj Polyglot Gathering Online 2021 ofertos multe da amuzaj lingvaj programeroj, dum kiuj vi povos partopreni aktive aŭ simple kiel spektanto. Ni planas por vi multajn bonegajn surprizojn, do restu atentaj, ĉar ni iom post iom anoncos detalojn.

Socia kaj kultura programo

Ni ĉiuj amuziĝu kune kaj ekkonu unu la aliajn en multlingva medio! Polyglot Gathering ĉiam temis pri la homoj kaj celebrado de la bela diverseco de devenoj, kulturoj kaj kompreneble lingvoj. Kvankam ĉio okazas rete nuntempe, ĉi tiu evento igos vin interagi kun aliaj kaj ebligos al vi plene senti kaj sperti la poliglotan etoson.

Esti parto de aktiva komunumo de lingvemuloj

Nia Telegram-grupo jam estas aktiva kaj restos malferma dum kaj post Polyglot Gathering Online 2021. Ĉu vi volas renkonti homojn, kiuj havas samajn interesojn kiel vi, kaj eble iom ekkoni ilin antaŭ Polyglot Gathering? Ĉu vi volas komunikiĝi kune dum la prelegoj, por vidi kiu faras kiom dum paralelaj programeroj? Ĉu vi volas resti en kontakto kun viaj novaj konatoj kaj amikoj poste? Se via respondo estas jes, tio estas la loko por ĉio ĉi!

Klaku ĉi tien por eniri la Telegram-grupon de Polyglot Gathering Online 2021.

Partoprenatestilo

Ĉiu partoprenanto ricevos partoprenatestilon retmesaĝe post la evento. Fiere montru ĝin en via lernejo, universitato, laborejo aŭ ĉe via avino aŭ nepo!

Kiu organizas ĉi tiun eventon?

La fondintoj de la aranĝo kaj ĉeforganizantoj de la unuaj tri fojoj en 2014–2016 estis Judith Meyer, Chuck Smith kaj Martin Sawitzki. Poste Polyglot Gathering translokiĝis de Berlino (Germanio) al Bratislavo (Slovakio) kaj estas ekde tiam organizata de la neprofitcela organizo Edukado@Interreto (E@I) sub gvidado de Peter Baláž kiel ĉeforganizanto, kune kun la cetero de la multlingva teamo de la organizo.

Legi pli pri la teamo

Edukado@Interreto (E@I) estas internacia teamo, kiu plenumas retajn projektojn kaj kiu ekaktivis en 1999. Surbaze de la sperto de la teamo, E@I oficialiĝis en 2005 kiel politike neŭtrala kaj neregistara junulara organizo.

La vizio de E@I estas mondo en harmonio kaj paco, kie ĉiuj civitanoj povas interkomuniki tutmonde facile kaj rapide.

La agadoj de tiu organizo estas realigataj kongrue kun tiu vizio, kaj kun la helpo de internacia teamo de volontuloj. Tiuj agadoj inkluzivas organizadon kaj subtenadon de projektoj, kiuj disvastigas la gravecon kaj utilecon de senbara internacia komunikado.

Se vi ŝatas la laboron de ĉi tiu organizo rilate al Polyglot Gathering kaj vi volus kontribui al realigado de ĝiaj projektoj, bonvolu konsideri subteni ĝin finance por helpi certigi la daŭripovecon de ĝiaj projektoj.

Sekvu Polyglot Gathering en sociaj retoj por ne maltrafi la lastajn novaĵojn