La Esperanta traduko estas 99% preta. Ĉiuj ĝisdataj informoj estas disponeblaj en la angla aŭ en aliaj lingvoj.
Rete
6 ĝis 9 marto 2025
Brno, Ĉeĥio
28 majo ĝis 1 junio 2025
Saluton! Ĉu vi aŭdis pri Polyglot Gathering?
Polyglot Gathering (aŭ Esperante: Plurlingvula Kunveno) estas la plej granda internacia evento por poliglotoj kaj lingvemuloj, organizata ĉiujare fine de majo. Ĉi tiu bonega evento estas plena de fascinaj prelegoj, riĉaj kulturaj prezentoj kaj amuza socia programo. Kaj la plej bona afero? Ĉio temas pri lingvoj!
Dum la aranĝo, la partoprenantoj kundividas sian amon kaj plenumas sian pasion pri kulturoj kaj lingvoj, interŝanĝas konsilojn kaj spertojn, kaj, plej grave, uzas kaj ekzercas multajn lingvojn por diskuti, aŭskulti, lerni kaj amikumi. Lernantoj, instruistoj, ŝatantoj, komencantoj, profesiuloj, sciencistoj, edukistoj: Polyglot Gathering taŭgas por ĉiuj el ni! Ĉu vi pretas aliĝi al ni?
Se vi volas esti informita tuj kiam pli da informoj pri Polyglot Gathering 2025 estos disponeblaj, simple lasu vian retadreson!
Kio estas Polyglot Gathering?
Jen kelkaj respondoj de niaj partoprenantoj!
Polyglot Gathering ŝanĝis mian vivon. Mi estis la sola homo, kiun mi konas, kiu ŝatas lerni lingvojn, kaj kvankam miaj amikoj subtenis mian hobion, mi neniam vere povis paroli al ili pri (kaj en!) diversaj lingvoj. Ĉi tiu mirinda komunumo helpis al mi pli bone kompreni min kaj mian amon de lingvoj, donis al mi dekojn da proksimaj amikoj por la vivo kaj eĉ helpis al mi krei sukcesan lingvan entreprenon. Aliĝu al ni!
Polyglot Gathering estas bonveniga kaj vigla celebro de la ĝojo de lingvolernado. Vi aŭdos inspirajn prelegojn, ricevis utilajn konsilojn kaj havos okazos kundividi vian entuziasmon kun malnovaj kaj novaj amikoj. Ĝi estas elstara momento en mia lingvolerna jaro.
Mi iras al Polyglot Gathering ĉiujare. Ne povas atendi paroli kun pli da lingvoamantoj denove ĉi-jare!
Polyglot Gathering, kaj persone kaj rete, havis grandan influon al mia vivo. Estas mirinde esti ĉirkaŭata de homoj el diversaj devenoj, kiuj havas la saman intereson kaj instigas unu la aliajn, ne gravas kiom da lingvoj vi parolas. Pasintjare la reta aranĝo superis ĉiujn miajn atendojn kaj mi antaŭĝojas sperti tion denove ĉi-jare: aŭskulti fascinajn prelegojn, renkonti malnovajn amikojn en lingvaj ekzercejoj kaj ekkoni novajn amikojn dum sociaj programeroj estas nur kelkaj ekzemploj de tio, kio igas Polyglot Gathering iom kara por mi.
Dankegon pro ĉi tiu evento! Mi neniam ĉeestis pli inkluzivan eventon – homoj el tiom da landoj, de diversaj aĝoj, parolantaj tian grandan kvanton da lingvoj! Mi ĝojas, ke mi havis ŝancon partopreni kiel gasto kaj preleganto, kaj mi jam antaŭĝojas pri la venontjara Polyglot Gathering!
Mirinda ekzemplo de kiel lingvoj estas la plej bona maniero konstrui pontojn inter kulturoj kaj lerni unu de la alia prefere ol koncentriĝi pri la diferencoj. Malkovri, ke ekzistas tiom da homoj, kiuj pensas same kiel mi kaj amas ŝanĝi inter lingvoj la tutan tempon.
Estas la plej bona tempo de la jaro kiam vi kuniĝas kun homoj, kiuj kunhavas la saman pasion por lingvolernado kiel vi. Dum kvin tagoj sinsekve, vi povas ekzerci viajn lingvojn, lerni pri lingvo-rilataj temoj kaj renkonti novajn homojn el la tuta mondo, kiuj rapide iĝas de fremduloj al amikoj.
Ĝi donas al vi centojn da novaj lingvaj partneroj, vojaĝkunuloj, kanapoj por kuŝi, kaj ŝultrojn por plori.
Renkonti interesajn homojn. Renkontiĝo kun aliaj homoj interesitaj pri lingvoj kaj kultura kompreno. Inspiriĝi kiel plibonigi mian propran lingvolernadon. Renkontiĝo de amikoj.
Ĝi certe estas unu el miaj plej elstaraj momentoj de la jaro. Ĝi estas ne nur la tempo de la renkontiĝo mem sed ankaŭ la monatoj kaj semajnoj de antaŭĝojo pri ĝi kaj la inspiro, kiun mi hejmenportas de ĉiu renkontiĝo.
Ĝi estas loko por renkonti ĉiajn lingvo-entuziasmulojn en tre malferma, diversa kaj amika etoso.
Se vi trovas lingvojn interesaj, ĝi taŭgas por vi!
Ĝi estas loko, kie ni povas konektiĝi kun homoj el la tuta mondo en paca kaj respektema maniero. Ĝi estas bonega evento ĉar ne gravas la aĝo aŭ fono de la partoprenantoj, ĉiuj estas bonvenaj kaj ni povas facile ligi nian komunan intereson, kiu estas koni novajn lingvojn kaj kulturojn.
Ĝi estas eblo aliri idealan mondon, kie vi estas komprenita kaj viaj ideoj estas kunhavataj. Kiel somera tendaro por plenkreskuloj!
Mi neniam rimarkis, ke ekzistas tiom da homoj, kiuj kunhavas mian pasion por lingvolernado. Trovi eventon, kiu kunigas ilin ĉiujn, estis epifanio. Mi trovis mian popolon: ilia pasio por lingvoj subtenas kaj levas la mian al nova nivelo.
Ĝi estas LA loko, kie vi ne sentos vin stranga pri lingvo-amado. Estis la unua fojo, ke mi estis ĉirkaŭita de homoj kun la sama pasio kiel mi!
Kiom da lingvoj mi devas paroli por aliĝi?
Vian gepatran lingvon! Jen ĉio.
Ne estas postulo paroli multajn lingvojn. Gravas nur via aliro al ili: se vi amas lerni lingvojn kaj vi volas renkonti samideanojn, kiuj same amas lingvojn, Polyglot Gathering estas la ĝusta loko por vi!
Kial indas aliĝi?
Renkontu novajn amikojn
Se vi pensas ke lerni lingvojn estas bonega libertempa aktivaĵo kaj vi lernas novajn kaj novajn en via libera tempo, kie alie vi trovos pli ol 500 homojn kun ĉi tiu pasio? ? Ĝi estas la plej bona loko por trovi samideanajn amikojn.
Renkontu aliajn profesiulojn
Partopreni en la Polyglot Gathering certe helpos al vi, se vi estas prilingva profesiulo, instruisto, interpretisto aŭ tradukisto, kaj ŝatus celkonscie retumi kun samideanoj, diskonigi vian paradigmoŝanĝigan aliron al lingvolernado sen strebado reinventi la radon. Se tiuj temoj allogis vin al tiu ĉi retejo, nu, ni nepre parolu kun vi dum la evento!
Ĉeĥio estas lando, kiu devus esti en via vojaĝlisto. Kun siaj ĉarmaj historiaj urboj, pitoreskaj vilaĝoj kaj diversa natura beleco, ĉi tiu mezeŭropa juvelo ofertas ampleksan gamon de vidindaĵoj kaj spertoj. Estas io por ĉiuj ĉi tie, do nepre plilongigu vian viziton kaj esploru la unikajn kaj allogajn aspektojn de Ĉeĥio!
Plibonigu vian ĉeĥan
Esplori la ĉeĥan lingvon en Brno estas inda sperto. Dum majstrado strč prst skrz krk eble ne estas ĉiutaga neceso, eĉ ĉiutagaj vortoj kiel čtvrtek (ĵaŭdo) kaj zmrzlina (glaciaĵo) povus esti sufiĉe malfacilaj! Lernado de la ĉeĥa malfermas pordojn al aŭtentaj interagoj, kulturaj komprenoj kaj pli profunda ligo kun la vigla atmosfero de Brno.
Vojaĝu
Vojaĝu en Centra kaj Orienta Eŭropo: Germanio, Pollando, Slovakio, Aŭstrio ĉiuj estas en la Schengen-Areo, kaj ne estas kromkostoj por poŝtelefonaj vokoj aŭ interreto, kio multe plifaciligas vojaĝadon.
Kion homoj faras dum Polyglot Gathering?
ĉeestas prelegojn kun praktikaj konsiloj pri lingvolernado kaj multaj interesaj temoj rilataj al lingvoj (plejparte en la angla sed ankaŭ en aliaj lingvoj), kaj eĉ proponas sian propran
dividas siajn proprajn konsilojn, ideojn kaj ekkomprenojn en "Lightning talks" (spontaneaj mallongaj prelegetoj)
ĉeesti atelierojn pri nefamaj lingvoj aŭ lingvolernadaj kompetentoj
parolu kun aliaj homoj en kia ajn lingvo ili kunhavas (ĉiu havas nometikedon kun ĉiuj lingvoj, kiujn ili volas paroli) kaj aliĝu al planitaj Language Practice Tables por praktiki specifajn lingvojn.
sociumi inter programeroj en ujutna renkontiĝejo , kiel ekzemple la Senangla Ejo, la tabloludejo, la kafpaŭzejo (kun senpaga kafo!) aŭ la sponsorejo
ĝui plurlingvajn koncertojn, aktive partopreni en kultura vespero
viziti la urbon kaj ĉirkaŭaĵon, lokajn librovendejojn kaj gustumi la lokan kuirarton en trinkejoj aŭ restoracioj
kunhavigi malnovajn lingvolibrojn aŭ manĝaĵon/trinkaĵon el sia lando
Polyglot Gathering en bildoj
Kiuj estas la organizantoj?
La fondintoj de la aranĝo kaj ĉeforganizantoj de la unuaj tri fojoj en 2014–2016 estis Judith Meyer, Chuck Smith kaj Martin Sawitzki. Poste Polyglot Gathering translokiĝis de Berlino (Germanio) al Bratislavo (Slovakio) kaj estas ekde tiam organizata de la neprofitcela organizo Edukado@Interreto (E@I) sub gvidado de Peter Baláž kiel ĉeforganizanto, kune kun la cetero de la multlingva teamo de la organizo.
Edukado@Interreto (E@I) estas internacia teamo, kiu plenumas retajn projektojn kaj kiu ekaktivis en 1999. Surbaze de la sperto de la teamo, E@I oficialiĝis en 2005 kiel politike neŭtrala kaj neregistara junulara organizo.
La vizio de E@I estas mondo en harmonio kaj paco, kie ĉiuj civitanoj povas interkomuniki tutmonde facile kaj rapide. La agadoj de ĉi tiu organizo estas farataj laŭ ĉi tiu vizio kaj kun la helpo de internacia grupo de volontuloj, ekz. organizante kaj subtenante projektojn, kiuj disvastigas la gravecon kaj utilecon de senlima internacia komunikado.
Se vi amas kion ĉi tiu organizo faras por Polyglot Gathering, bonvolu konsideri donaci por helpi daŭrigi ĝin.