Polyglot Gathering Online – March 6 to 9, 2025
Saluton! Ĉu vi aŭdis pri Polyglot Gathering?
Polyglot Gathering (aŭ Esperante: plurlingvula kunveno) estas la plej granda internacia evento por poliglotoj kaj lingvemuloj, organizata ĉiujare fine de majo. Ĉi tiu bonega evento estas plena de fascinaj prelegoj, riĉaj kulturaj prezentoj kaj amuza socia programo. Kaj la plej bona afero? Ĉio temas pri lingvoj!
Dum la aranĝo, la partoprenantoj kundividas sian amon kaj plenumas sian pasion pri kulturoj kaj lingvoj, interŝanĝas konsilojn kaj spertojn, kaj, plej grave, uzas kaj ekzercas multajn lingvojn por diskuti, aŭskulti, lerni kaj amikumi. Lernantoj, instruistoj, ŝatantoj, komencantoj, profesiuloj, sciencistoj, edukistoj: Polyglot Gathering taŭgas por ĉiuj el ni! Ĉu vi pretas aliĝi al ni?
What can I expect?
Ni ĝojas, ke vi demandis! Krom la ĉeesta evento en Ĉeĥio, ni decidis organizi retan eventon ankaŭ ĉi-jare. Ni scias, kiom grave estas por niaj partoprenantoj renkontiĝi ĉiujare kaj lerni unu de la aliaj, pro tio ni volas plivastigi nian pasintjaran eventon kaj igi Polyglot Gathering Online 2025 pakaĵo plena da unikaj enretaj lingvaj spertoj!
Fascinaj prelegoj
Pretiĝu por lasi vin inspiri de poliglotoj el la tuta mondo, kiuj kundividos siajn spertojn per vivaj prelegoj en multaj lingvoj pri granda diverseco de lingvaj temoj. Ĉu vi volas esplori profunde specifan lingvon aŭ ĉu vi volas ekscii pri malsamaj lingvolernaj metodoj, estos pli ol sufiĉe da mojosaj prelegoj, inter kiuj vi povos elekti.
Tuj post kiam finiĝos vivaj prelegoj, vi povos spekti ilin denove tiom multe, kiom vi volas, dum unu monato post la fino de Polyglot Gathering Online 2025. Mojose, ĉu ne?
Lingvaj ekzercejoj
Ĉu vi volas praktiki vian francan, germanan, indonezian aŭ svahilan? Ni havas tion, kion vi bezonas! La tre popularaj lingvaj ekzercejoj revenos dum la ĉi-jara Polyglot Gathering Online kaj vi povos praktiki vastan kaj viglan diversecon de lingvoj tra la tuta evento kun aliaj lingvemuloj. 1 lingvo, 1 horo, 1 ĉambro, simple elektu unu kaj eniru!
Diversa programo
Krom prelegoj Polyglot Gathering Online 2025 ofertos multe da amuzaj lingvaj programeroj, dum kiuj vi povos partopreni aktive aŭ simple kiel spektanto. Ni planas por vi multajn bonegajn surprizojn, do restu atentaj, ĉar ni iom post iom anoncos detalojn.
Socia kaj kultura programo
Ni ĉiuj amuziĝu kune kaj ekkonu unu la aliajn en multlingva medio! Polyglot Gathering ĉiam temis pri la homoj kaj celebrado de la bela diverseco de devenoj, kulturoj kaj kompreneble lingvoj. Kvankam ĉio okazas rete nuntempe, ĉi tiu evento igos vin interagi kun aliaj kaj ebligos al vi plene senti kaj sperti la poliglotan etoson.
Esti parto de aktiva komunumo de lingvemuloj
Nia Telegram-grupo jam estas aktiva kaj restos malferma dum kaj post Polyglot Gathering Online 2025. Ĉu vi volas renkonti homojn, kiuj havas samajn interesojn kiel vi, kaj eble iom ekkoni ilin antaŭ Polyglot Gathering? Ĉu vi volas komunikiĝi kune dum la prelegoj, por vidi kiu faras kiom dum paralelaj programeroj? Ĉu vi volas resti en kontakto kun viaj novaj konatoj kaj amikoj poste? Se via respondo estas jes, tio estas la loko por ĉio ĉi!
Klaku ĉi tien por eniri la Telegram-grupon de Polyglot Gathering Online 2025.
Partoprenatestilo
Ĉiu partoprenanto ricevos partoprenatestilon retmesaĝe post la evento. Fiere montru ĝin en via lernejo, universitato, laborejo aŭ ĉe via avino aŭ nepo!
What is Polyglot Gathering?
Here are a few answers from our participants!
Who are the organizers?
La fondintoj de la aranĝo kaj ĉeforganizantoj de la unuaj tri fojoj en 2014–2016 estis Judith Meyer, Chuck Smith kaj Martin Sawitzki. Poste Polyglot Gathering translokiĝis de Berlino (Germanio) al Bratislavo (Slovakio) kaj estas ekde tiam organizata de la neprofitcela organizo Edukado@Interreto (E@I) sub gvidado de Peter Baláž kiel ĉeforganizanto, kune kun la cetero de la multlingva teamo de la organizo.
Edukado@Interreto (E@I) estas internacia teamo, kiu plenumas retajn projektojn kaj kiu ekaktivis en 1999. Surbaze de la sperto de la teamo, E@I oficialiĝis en 2005 kiel politike neŭtrala kaj neregistara junulara organizo.
La vizio de E@I estas mondo en harmonio kaj paco, kie ĉiuj civitanoj povas interkomuniki tutmonde facile kaj rapide.
This organization’s activities are conducted in accordance with this vision, and with the help of an international group of volunteers, e.g. organizing and supporting projects which disseminate the importance and usefulness of unbarred international communication.
If you love what this organization does for the Polyglot Gathering, please consider donating to help keep it going.